(Thanks
to Robert Read for translating this article into Esperanto for Esperanto Day 2006)
La Ideo: La Donaca Ekononmia ofertas al
ĉiuj metodon por lerni, kompreni, regi, kaj
ŝanĝi nian mondon. Ĝi estas natura ekonomio, trempita en milionoj de
jaroj de la antaŭ-civilizacio
homa kulturo kaj la kulturo de la tuta vivaro sur Tero. Se sufiĉo ĝin
akceptus, la
moderna "merkato" ekonomio, konstruita de la eraraj kaj malhomaj
fundamentoj de la malegaleco, malabundo, mismezuro de valoro kaj
akiremeco, ne
povus travivi.
Kelkojn de la komentoj mi ricevis pri AHA! The Discovery &
Learning Centre (esperante: AHA! La Malkovrada
kaj Lernado Centro) temas pri reciprokeco (la angla vorto: reciprocity
nun
bedaŭrinde implicas negocitan merkatan interŝangon, anstataŭ la pli
simpla ideo de divido sen devo.)
Mi klarigis ke AHA! malaltigos la 'koston' de transdono de scio kaj
ideoj, kaj ekvaligos la valoron ni juĝas pri la kontribuoj fare de ĉiuj
unuopoj al eltrova kaj lerna konversacio,
por ke ne estas 'krompago' pri la kontribuo de eksperto, por ke egaj
ideoj kaj grava scio estas
kostelportebla al ĉiuj.
La fina rezulto povas esti, se ni havas la komunan volon por atingi
ĝin, mondo en kiu ĉio estas senkosta, kaj ĉio havas nemezureblan
valoron. Ĉio el ĉi tio konformas, mi pensas, al la (eknune tre
populara) koncepto de la Donaco Ekonomio, kio
tute ne samas al 'komerca' aŭ eĉ varinterŝanĝada ekonomio.
Kio estas la Donaca Ekonomia? Ĝerma verko pri la temo estis skribita
antaŭ pli ol 20 jaroj de Lewis HYDE, libro nomiĝa La Donaco:
Imagpovo kaj la erotika vivo de posedaĵo (The Gift: Imagination and the
Erotic Life of Property).
HYDE verkis:
Mi parolas de la interna donaco kiuj ni akceptas kiel
la celo de nia laboro, kaj la ekstera donaco, kiu igis veturilo de
kulturo.
Mi ne koncernas pri la donaocj tioj, kiojn oni donas pro malico aŭ
timo; nek pri la donacojn ni akceptas pro servemaĉeco aŭ devo; mi
koncernas pri la donaco ni sopiras al, la donaco, tia, tiam ĝi venas,
parolas komande al la animo kaj neresisteble nin movas.
En ŝia recenzo de la libro (kio mi ankoraŭ ne legis), JoAnn Schwartz
writes:
HYDE interesiĝas pri esplori kiel efikas nia nuna
submerĝo en la merkata ekonomio
kaj la mito de la libera merkato sur nia penso pri donacoj kaj nia
ebleco donaci kaj ricevi ilin.
La merkata ekonomio estas intence nepersona, sed la tuta celo de la
'donaca ekonomio' estas starigi kaj fortigi la rilatojn inter ni, por
kunigi nin unu al la alio.
Estas ĉi tio elemento de rilato kio gvidas HYDE al paroli de donaco
interŝanĝo tiel 'erotika' komerco, kontrastante eros
(la principo de allogo, unigo, engaĝigo kio kunligas) kontraŭ
logos (razono kaj logiko ĝenerale, kaj la
principo de apartigo specife). Merkata ekonomio estas emanano de logos.
En merkata ekonomio, oni povas hamstri siajn posedaĵojn sen perdo de
riĉeco.
Ja, riĉeco altiĝas per hamstrado---tamen ni kutime nomas ĝin "ŝparado".
Kontraste, en donaco ekonomio, riĉeco malaltiĝas per hamstrado, por
estas la cirkulado de la donacoj inter la komunumo kiuj kondukas al
pliabundiĝo---pliabundiĝo de kontaktoj, kreskigo de forto de rilatoj.
Per tio libro, HYDE helpas nin enfokusigi la gravecon de donacoj, ilia
fluo kaj movado kaj la efikego ke la moderna merkato efikis sur la
cirkulado de donacojn. Jen ekspliko fare de Genevieve VAUGHAN pri la
fundamenta diferenco de la 'interŝanĝa' aŭ 'merkata' ekonomio kaj
Donaca Ekonomio:
La nuna ekonomia sistemo fundametas sur interŝango,
donado por ricevi. La motivo estas sin-orienta tial kio estas donata
revenas per malsama formo al la donanto por kontentigi la bezonon de li
aŭ ŝi.
La kontentigo de la bezono de la aliulo estas pero al la kontentigo de
la propra bezono de oni mem.
Interŝanĝo postulas identigon de la aĵoj interŝanĝitaj, kaj ankaŭ la
mezuron kaj la aserton de la valoregalode ĝi ĝis la sufiĉa
kontento de la interŝanĝantoj ke nek unu nek alio donas pli ol li aŭ ŝi
ricevas.
Tial postulas videbleco, allogante atento malgraŭ ke ĝi estas farita
tiel ofte ke la videbleco estas kutima.
Mono eniras la interŝanĝo, anstataŭante la rolo de la produktoj,
reflektante iliaj kvanta elvalorigo.
La videbleco mem de la interŝanĝo estas mem-konfirmanta, sed aliaj
specoj de interago -- eduka, malavarica kaj
ali-cela donacoj --- igas nevidebla aŭ malplivolora pro komparo aŭ
negativa priskribo.
Tio, kio estas nevidebla ŝajnas senvalora, dum tio, kio estas videbla,
estas identita kun la interŝanĝo, kio koncernas pri precipa speco de kvanta
valoro. Plue, ĉar estas valoregalo asertata inter kion ni donas kaj
kion ni ricevas, ŝajnas ke kiu havas multon tial produktis multon aŭ
estas donitan multon, kaj estas, do,
iel 'pli' ol oni kiu havas malpli. Interŝanĝo metas la egoon en la ĉefa
loko kaj permesas ĝin kreski kaj evolui en manieroj kiuj emfazas la
mi-unuajn, konkursajn kaj hierarkiajn kondutemojn. La egoo ne estas
esenca parto de homo, sed estas socia produkto, farita de la specoj de
homo interrilatoj, en kioj ĝi estas engaĝiĝa.
Do la interŝanĝo aŭ 'merkata' ekonomio estas firme fiksiĝa en la
konceptoj de malegaleco, malabundo, mezurebla valoregalo, kaj akiremo,
sed la Donaca Ekonomio havas radikojn en la konceptojn de
malkvantebleco, malavarico kaj kunligeco. Tiel Eric RAYMOND ĝin
esprimas:
Donac-kulturoj estas adaptiĝoj al ne malabundo, sed abundo. Ili estiĝas
en popolatecoj kiuj ne havas problemojn pro signifa malabundon da
materialo de endaĵoj por travivi. Ni povas observi donac-kulturojn
inter indiĝenaj kulturoj kiuj loĝas en ekologiaj lokoj kun mildaj
klimoj kaj abunda nutraĵo. Ni povas
ankaŭ observi ilin en specifaj tavoloj de nia socio, precipe en distra
komerco, scienco, la libera kaj senkosta sofvaro movado, kaj inter la
tre riĉaj.
En 'merkato' ekonomio, diras HYDE, la plej alta stato apartenas al
tiuj, kiuj akiris la plej multon.
En Donaca Ekonomio, la plej alta stato apartenas al tiuj, kiuj estas
donante la plej multon.
Sed kio estas la plej grava, le diras, estas ke la donaco devas ĉiam
moviĝas. Tion ideon lastatempe
popularigis mojosa eta filmo nomita "Pagu ĝin antaŭe" (angle: "Pay it
Forward"). Ĉio donaco estas ĝia propra rekompenco,
sed la rekompenco estas multobligata, sen limo, kiam la donaco, aŭ io
ajn donaco, estas pasata al alioj. Rakonto
estas donaco.
Blogoj estas donacoj. Ideoj kaj ekkomprenoj kaj instruoj kaj konsiloj
estas donacoj. Konversacioj estas donacoj.
Ĉi
tie
estas donaco de Chris CORRIGAN, Jack RICCHIUTO and George NEMETH,
mirinda 45-minuta Skypecast (publikita per "Skype" sistemo)
konversacio (kun la kontribuoj de George bedaŭrinde neaŭdebla). Mi
pagas ĝin antaŭe per ligi al ĝi kaj per
resumi sube iom da ekstraktoj mi ĝin elprenis, multo de kiuj koncernas
la Donaca Ekonomio.
Ĝis oni prezentas ion al homoj, por kion ili malsatas, vi ne
povas riveli la plej bono en ili.
Ni ĉiu havas malsaton por ligon, por "kamaradoj" kiuj komprenas nia
framo, nia referencokadro.
Retblogoj (rettaglibroj) povas krei potencajn virtualajn rilatojn. Post
oni legis ilin oni iĝas "scii"
la aŭtoro kaj kiam oni tiam "renkontos" ilin vi povas poste ekkomenci
labori tuj.
La novaĵkomunikiloj senigas nin de rekta emocia kunligo al nia mondo.
Ni nun spektas la ĉefa televida novaĵpersono por indicoj pri kiel ni
reagu al la novaĵon. La novaĵkomunikioj mediacias
nian emocian respondon al la ekstera mondo.
Kiam tribaj pliaĝuloj observas "Malferma Spaco (angle: Open Space)",
ili diras, "Ĉi tio estas precize kiel ni antaŭe kunvenis." Malferma
Spaco estas la indiĝena tekniko, tekniko de kunligado, permesante
rapida burĝonon de ekkompreno.
Kiam ion estas donata, io ĉiam estas intrinsike redonata en interŝanĝo.
Tamen, donacoj funkcias plej bone kiam vi pagas ilin antaŭen. Vi devas
trovi alian ejon por uzi viajn lernadojn akiritajn de aliuloj---estas
tiu pasado al aliaj kiuj kreas la Donaca Ekonomio.
Sciencoj dum longa tempo komprenis la Donacan Ekonomion, la retuma
metodo per kio ili donas ilian pensojn unu al la
alio kaj rilatas unu al la alio. Ĉi tiel estas kiel la vera scienco
okazas. La interreto servas similan celon,
tiel oni kiu penas malsukcese profiti aŭ enboteligi scion per la
interreto malkovris.
La Donaca Ekonomio estas pri 'povo' --- oni ne povas esti pasiva
konsumanto de donacojn. Ĉiujn kapablas kontribui, kaj la retumo kreskos
sole per la kazo ke ĉiujn returnas al aliaj uloj
la donacojn, kiujn oni ricevas. Ni devas lerni konscii nia propran
povan.
Amiko de [Chris], Lakota kuracisto, parolas pri la 'cirklo de kuraĝo',
kaj priskribas kiel donacado
kreskigas memrespekto kaj tial la animo. Ĉiuj, li diras, devas konstrui
kvar 'kapablojn':
-
La kapablo de membriĝi -- reflektante la bezonon, esti agnoskata
-
La kapablo de majstreco -- reflektante la bezonon, konstrui persona
kompetenteco
-
La kapablo de sendependeco -- reflektante la bezonon, scii vian propran
povon
-
La kapablo de sindoneco -- reflektante la bezonon, scii vian propran
bonecon
La manieroj per kio ni kunligas -- tioj 'teknikoj', bezonas esti por la
servo de spiritoĉeesto.
Malferma Spaco kaj similaj teknikoj kreas kondiĉojn por aŭtentika
spiritoĉeesto. Ĉi tioj teknikoj
funkcias plej bone kiam ili 'foriras', kiam pro bona proceza dezajno la
tekniko estas nevidebla,
travidebla. Tiam, kiam vi estas en ĝi, ĝi estas simpla ĉar ĝi estas
natura. Ĝi estas nur parto de la procezo.
Bonaj teknikoj provizas 'verandan estetikon' kio ebligas naturan
konversacion, komforton, kaj kontakton.
Se ni akceptas ke ni ne posedas ĉiojn de la respondoj, tiam ni agnoskas
ke ĉiu el ni havas gravegan eron
de la respondo, kaj tio gravas, kio estas la aro kaj eliĝo de la eroj
de vero, kiujn ĉiu de ni portas.
Jen
bonega donaco de "Jes!" (angle: "Yes!") gazeto fare de Beverly FELDMAN
and Charles GRAY:
37 manieroj per kiuj vi povas partopreni la Donaca Ekonomio.
Kion plu povas ni fari por kaŭzi la Donacan Ekonomion?
La plej grava aferoj ni povas fari estas interne---transformiĝo de la
maniero per kiu ni observas la mondon kaj ĝiaj
ekonomiaj principoj kaj tiel ni traktas aliaj ulojn, kaj la mondo en
kiu ni vivas. Chris nomas ĝin "pasio limigata de respondeco".
Respondeco simple akceptata, ne trudata sur nin. Pasio kia venas de
kompreno kaj senso de persona kapablo. Ni bezonas daŭre engaĝi nin mem
kaj aliajn en komuniko kaj kontakto, kaj batalegi la komercan
komunikilan pardigmon
de pasiva konsumo kaj la merkata-ekonomio paradigmo ke oni nur donu,
kiam oni ricevas mezureblan justan valoron por rekompenco.
Ni bezonas konstante inviti unu al la alio por respondi al la tut-grave
demando Pri kion vi vere zorgas?
Kiam ni engaĝas sin reciproke per konversacio pri la demando, ni
malfermas eblecojn, ni komencas senti kaj ekscii nian propran povon,
kapablon, kaj majstrecon, ni agnoskas ke sindonemeco ne rilatas al
alamozo,
kaj ni sensas ke la movon kaj forton de kolektiva kompreno, volon kaj
pasion. Ni konstatas ke kune, kolektive, kunlaborante, ni scias plu,
kaj scias pli bone, ol niaj estroj, presidentoj, firmao-estroj,
ekonomiistoj, ekspertoj, kaj alioj kiuj elprofitas nian pasivecon por
diri al ni kion ni faru kaj kredu, kaj semas en ni sentojn de
senhelpeco, dependeco, kaj manieco. Ni havas pli de kapablo kaj povo
por agi ol ĉiuj de la multnaciaj korporacioj kaj la tiranoj kaj la
ŝtataj aparatoj de rego kaj subpremo.
Perhaps AHA! komencos ĝian mandaton ne nur ekzemplonte la atribuojn kaj
kapablojn de la Donaca Ekonomio, sed kunlaborante helpante enkuraĝigi
kaj plivastigi tio ekonomio, ebligonte ĝin subfosi la mannova ekonomio
kaj anstataŭi ĝin per unu de alparo, abundo, kaj sindonemo kaj
kunligeco, tiel helponte nin imagpovi kaj efektivigi mondon sen monon,
sen persona posedaĵo, sen malriĉego, sen 'ekonomia malsaneco' (tioj,
kioj mortigas miloj ĉiusemajne simple ĉar la malaltkostaj kaj ĉieaj
sanigoj estas malkostelporteblaj al duono
de la homoj de la mondo.) Mondo kie la nura ideo ke poluado, ekologia
detruo, perdo de biodiverseco,
sklaveco kaj fi-elprofiteco de homoj kaj aliaj bestoj povas estis
'ekonomia', iĝas simple absurda.
Kiel Chris diras, "Kiam ĉiu de ni faras ion kio estas pli vera al tiu,
kiu ni kore estas, la kolektiva rezulto de ĉioj de tioj agoj povas havi
profundan implicon por la dirketo de nia mondo."
|